Saltu al enhavo

Nord-Marianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Marianoj
FlagoBlazono

AkvejoPacifiko

- koordinatoj17° N, 146° O (mapo)16.705145.78Koordinatoj: 17° N, 146° O (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Agrihan [+]
Plej malalta punktoPacifiko [+]
- malaltecom [+]
Akvokolektejo464 km² (46 400 ha) [+]
Areo464 km² (46 400 ha) [+]
Loĝantaro47 329 [+] (2020)

GuberniestroDavid M. Apatang
(ekde 23-a de julio 2025)

HorzonoUTC+10:00, Chamorro Time Zone, Pacific/Saipan [+]
ISO 3166-2MP, MNP, 580 (US-MP kiel parto de Usono)
Interreta domajno.mp

Nord-Marianoj (Nord-Marianoj)
Nord-Marianoj (Nord-Marianoj)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Northern Mariana Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Nord-Marianoj estas teritorio dependa de Usono en Oceanio, survoje al memstareco.

  • Landkodo: MP.
  • Nacia nomo: Northern Mariana Islands
  • Areo: 477 km²
  • Loĝantaro: 70 mil ĉamoroj.
  • Administra centro: Saipano.
  • Lingvoj: angla, ĉamora.

La insuloj estis loĝataj ĉirkaŭ 1500 a.K. kiam diversaj popoloj migris tien. Fine, la insuloj estis postulitaj de Hispanio en 1521. En la 18-a jarcento, la homoj de la nordaj Marianoj estis devigitaj de Hispanio translokiĝi, kaj kiam ili revenis, novaj popoloj migris tien. En 1899 Hispanio vendis la Nordajn Marianojn al Germanio en la Hispana-Germana Traktato de 1899, dum Gvamo iris al Usono. Ĉe la fino de la Unua Mondmilito, kun la malvenko de Germanio, la insuloj fariĝis parto de la Japana Mandato sub la Ligo de Nacioj, komencante en 1918. La insuloj estis liberigitaj de la japanoj en la Batalo de Saipano en 1944, kaj post la milito, fariĝis parto de la UN-Fido-Teritorio nomata la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj (TTPI). Dum la jardekoj, integriĝo kun Gvamo estis malakceptita, kaj fine, la insuloj forlasis la TTPI kaj fariĝis parto de Usono en 1986. La Nordaj Marianoj tiam fariĝis la Komunumo de la Nord-Marianoj (CNMI) kaj ĝiaj loĝantoj estas usonaj civitanoj. En 2009, ili elektis senvoĉdonan delegiton al la Usona Kongreso.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la insularo troviĝas en le Pacifika ekozono laŭ la sistemo de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Kelkaj insuloj estas Asuncion, Agrihano, Pagano, Agiĥano, Alamagano, Saipano, Tiniano, Rota kaj Sarigano.